Eduardo DATO e Iradier (Korunjo, la 12-an de aŭgusto de 1856 – Madrido, la 8-an de marto de 1921). Advokato kaj politikisto, hispana konservativulo, edziĝinta kun María del Carmen Barrenechea y Montegui, dukino de Dato.
Li estis hispana ministro pri Internaj Aferoj dum la regenteco de Maria Kristina de Habsburgo-Loreno kaj registar-prezidento, ministro pri Justico, ministro pri Eksteraj Aferoj, ministro pri Maraferoj kaj Prezidento de la hispana Parlamento dum la reĝado de Alfonso la 13a.